Do — ĉiam por la posedantoj, ĉiam kontraŭ la laboristoj.
Kiu ja unue alkuras al la laboristoj, kiel gardhundo, tuj se ili penas iom malpezigi la ŝarĝojn, kiuj ilin premadas?
Polico kaj ĝendarmaro.
Kiu regalas la laboristojn je batoj per bastono aŭ sabro, se ili klopodas deĵeti siajn katenojn de sklaveco?
Denove: polico kaj ĝendarmaro.
Ke ili agas laŭ altrangula ordono, tio estas tute egala.
Se iu atakas nin sur la vojo, ĉu ni tiam demandas lin, ĉu li agas per propra impulso aŭ laŭ deziro de aliaj?
Tute ne.
Se oni mortbatas, piedfrapas kaj fi-traktas vin pro ordono aŭ insisto de aliaj, aŭ laŭ propra volo, en ambaŭ kazoj la rezultato estas por vi la sama.
Kelkaj diras: ne kulpigu tiujn homojn, ankaŭ ili estas produktaĵoj de l’ sociaj rilatoj.
Nu, propre-dire, la mortiganto, kiu mortigas je ordono, estas pli malestiminda, ol ordinara mortiganto; ĉar la unua estas kvazaŭ metia mortiganto, kelkfoje li eĉ ne scias, kial li faras ĝin, dum persono, kiu faras mortigon, laŭ propra impulso, havas, ĉiukaze, iun kialon.
„Estas ja ankaŭ decaj policanoj” — oni diras.
Babilaĵo. Inter rabistaroj estas ankaŭ „decaj” homoj. Inter la plej grandaj rabistoj oni trovas Rotschild, Carnegie ktp. Ĉu tiuj viroj ne estas tre decaj homoj, akceptataj kaj glorigataj en ĉiuj rondoj? Por la viktimo estas tute egala, ĉu li estas mortpafata de „deca” bandito aŭ de nedeca.
Iu granda ĵurnalo skribis ne malprave:
„Same kiel ekzistas papana spirito kaj burĝara spirito, tiel ankaŭ ekzistas polica spirito. Ĉiu, kiu metas piedon en la policejon, por akiri tie okupon, estos infektata de tiu spirito, kvankam antaŭe li tute ne posedis ĝin.” — El kiu konsistas tiu polica spirito? Ĝia ĉefa trajto estas: