malamo al malriĉuloj. La polico, efektive, nur estas fondita por zorgi, ke la riĉuloj povu dormi kviete. Ĝia ĉefa celo en la socia vivo estas: ŝirmi la posedantojn kaj neebligi al la nenion-posedantoj depreni iom al tiuj, kiuj posedas ĉion. La policano devas vidi en malriĉulo sian naturan malamikon.
La polico estas dresata por vidi en ĉiu malriĉulo: krimulon, aŭ almenaŭ: homon, kiu portas la ĝermon de krimeco, kiu povas ĉiumomente ekflori. La polico ne ŝirmas la malriĉulon akiri honestan ekzistadon. Ĝi gardas lin kiel en libereco vivantan krimulon, kaj ĝi arestas lin, se li faras malplej gravan movon suspektan. La polico ne havas iun intereson ekstermi la efektivan krimecon. La ekzisto de krimuloj ja estas la sola preteksto por ĝia propra ekzisto. Instinkte ĝi flegas krimecon — pro instinkto al memkonservado.
Tamen, kvankam burĝaro elspezas ĉiam pli por polico, ĝi ne povos kontentigi je la daŭro la postulojn; krom tio la policon havas tiu, kiu prezentas plej multe. Je la tago, kiam la klaso posedanta estos venkata kaj ĝia pereo estas certa, la polico entute transiros al la venkantoj. Estas al ĝi tute egala, kiu estas ĝia mastro; ĝi samfacile krias hodiaŭ: Vivu la reĝo, vivu la imperiestro! ol morgaŭ: vivu la respubliko. Reptiliaj animoj ĉiam kuniras kun la partio, kiu momente triumfas.
Ĉar la klaso posedanta estas potenco internacie organizita, tial estas tute nature, ke ĝi organizis internacie la policon, por tiel malhelpi la internacie sin organizantan laboristklason.
Je la daŭro, tamen, ĝi ne povos kontraŭstari la laboristojn; ĉar por povi tion, oni devus, fine, meti policanon antaŭ aŭ apud ĉiu posedaĵo, kaj tio ja ne estas farebla. Kian aspekton tiam ja prezentus la mondo! Apud ĉiu malriĉulo, pala pro malsato: unu riĉulo, pala pro timo, kaj inter la du: la policano, armita de kapo ĝis piedo, preta