Saltu al enhavo

Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

por bati, piki kaj pafi la malriĉulon, je iu movo suspekta.

Polico kaj juĝistaro, ordinare, helpas unu alian, ambaŭ estante servistoj de l’ sama mastro: kapitalismo. Kaj, se la polico agis tro brute, aŭ tro malsaĝe, tiam la juĝistaro povas, por konservi la ŝajnon, malpravigi ĝin, tamen, en saldo ili estas solidaraj kaj ne fidindaj. Kelkaj postulas reorganizon, plibonigon de l’ polico, sed tio malmulte utilos. Klopodu plibonigi malliberejon — vi neniam sukcesos fari bonan malliberejon, ĉar malliberejo kaj bona, tiuj du aferoj plej eble kontrastas, voli unuigi ilin estas voli efektivigi absurdaĵon. Tiel same koncerne policon; neniam oni povos fari bonan policon, ĉar, kio estas malbona en si mem, tio ne povas boniĝi, kiel ajn oni aranĝas ĝin.

Sed kapitalismo uzas ĉiun rimedon por restigi la potencon en siaj manoj. Spionado, inciti unu homon kontraŭ alia, semi malfidon inter tiuj, kiuj bezonas unu la alian por povi akiri liberigon, dividi por regi — jen la rimedoj, kiuj estas ja ĉiutage uzataj. Kapitalismo malestimas la perfidanton, sed ĝi uzas la perfidon; ĝi malestimas la mensoganto, sed ĝi aplikas la mensogon.

La polico do estas unu el la perfortaj potenciloj de l’ klaso posedanta por resti en povo. Tiu klaso do uzas parton de l’ laborista popolo, por restigi la alian, pli grandan parton en sklaveco. Se oni demandas, kio estas la potenco de l’ polico? per kio ĝi povas obeigi al si la amason? tiam oni povas respondi, ke la kaŭzo ne tiom estas la bastono kaj la sabro, sed, plie, la certeco, ke la polico povas bati laŭplaĉe, eĉ mortbati la popolon, dum la popolo scias ke ĉiu bato sur la sankta korpo de policano estos punata je semajnoj, monatoj, eĉ jaroj da malliberejo. Ŝirmate de tiu nepunebleco, ĝi estas forta kontraŭ la senarma amaso.