La lasta fortikaĵo, sur kiu kapitalismo apogas sin, estas la armeo kun ĝiaj kanonoj, ĝiaj pafiloj, ĝia forta organizo. Se al la regantaroj — kiuj estas nenio pli ol prokuristoj de l’ posedantoj — oni demandas, por kio servas la armeoj, tiam ili diras, ke la armeoj necesas por la nedependeco de la lando. Tamen, tio ne estas vera. Oni donas tiun ŝajnon al la armeo. La armeojn oni uzas kontraŭ la laboristoj, por certigi al la klaso posedanta la estrecon.
Ĉu ni ne vidas, ke ĉe ĉiu kazo la armeo estas uzata enlande, por garantii la ordon (?) kaj la trankvilecon (?). Apenaŭ estas ie striko, tuj oni sendas soldatojn, por stari je la flanko de la mastro, kaj por ŝirmi tiun. Se oni deziras elpremi impostojn, ĉu tiam la soldatoj ne devas helpi la policon neebligi reziston al la popolo? Se la popolo ekpostulas siajn rajtojn per grandaj kunvenoj kaj manifestadoj — tuj oni tenas preta en la kazernoj militistojn, kiuj povas je la unua signo elmarŝi kontraŭ la popolo.
Ce ĉiuj siaj manifestadoj de potenco la klaso reganta uzas la armeon. La unua kaj plej ordinara krio de burĝaro ĉe ĉiu ekmoviĝo de l’ popolo estas: sendu soldatojn kontraŭ ili, mortpafigu la ribelantaĉojn!
Ĉu ankaŭ tiu ĉi afero ne estas treege fi-ruze aranĝita? Unu parton de l’ popolo oni devigas, je certa aĝo, adiaŭi hejmon kaj familion, laboron kaj medion, por esti vestata en mokinda kostumo kun multkoloraj ornamaĵoj, kaj por esti dresata en la metio de mortigado. Per rigora izolado oni penas fari el ili apartan klason, kiu rigardas la ceteran popolon kiel malamikon, kaj tial estas ĉiumomente preta frakasi kaj mitralumi ĝin. Oni pretendas, ke estas honoro, esti soldato; oni kulturas kastemecon, por instigi soldatojn kaj civitanojn unu kontraŭ alia, — por ke oni povu pli bone uzi la unuajn kontraŭ la lastajn. Kaj kiuj estas niaj soldatoj? Laboristaj knaboj, kies interesoj estas