kaj restas la samaj kiel tiuj de la tuta laboristklaso, malgraŭ oni donas al ili por iom da tempo alian kostumon.
Se do dum striko soldatoj aperas, tiam staras kontraŭ si, fakte, laboristoj en uniformo kaj laboristoj en ordinaraj vestoj. Kaj se estas komandata: fajron! tiam tiuj soldataj-laboristoj devas pafi al siaj kolegoj, al siaj kunlaboristoj, inter kiuj troviĝas, eble, iliaj patroj kaj patrinoj, iliaj fratoj kaj fratinoj. Ili do estas uzataj por fari militon de fratoj, laŭplezure de kapitalismo, kiu estas certa pri sia estreco, tiom longe kiel ĝi povas apliki la teorion: dividu kaj regu.
Rekrutite el la popolo, pagate de la popolo, la armeo estas uzata, se necese, kontraŭ la popolo. Jen kion instruas la faktoj al tiu, kiu volas nur vidi kaj aŭdi.
Do ne la posedantoj mem, defendas sian posedaĵon; por tio ili eĉ ŝajnas tro malkuraĝaj kaj tro senenergiaj; ili transdonas tiun taskon al la neposedantoj. Se ili havus honoron, tiam la posedantoj certe ne farus tion; se ili havus kuraĝon, tiam ili eĉ ne fidus tion al aliaj.
Nun ili tiel konvene aranĝis la aferon, ke ili mem restas ekster danĝero, lamigante la unu parton per la alia parto.
Tamen, tiu sama militarismo kun sia ĉion-manĝeganta faŭko, estas unu el la rimedoj per kiuj kapitalismo kondukas sin mem al pereo.
Ĝi ja ĉiam deziras novajn oferojn, ĝis tuta elĉerpo; oni rondiras en cirklo fatala: por batali socialismon, oni fortigas militarismon, kaj militarismo, siavice, malkontentigas multajn kaj pelas ilin en la brakojn de socialismo. Do: la rimedo de batalo iĝas kovejo de novaj adeptoj. Je la daŭro ĝi kondukas socion al ĝenerala bankroto, ĉar ĝi estas nesatigebla kaj se oni donas al ĝi fingron, tiam tuj ĝi prenas la tutan manon, la brakon, ĉion.
Ĝi do estas sabro duflanke tranĉa kiu je la horo decida povas sin turni kontraŭ tiu, kiu ĝin uzas. La fera disci-