Saltu al enhavo

Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

plino, la rigora organizo devigas la soldatojn, fari tion, kion ordonas la superuloj, je puno de morto. Sed, kiu povus malhelpi ilin pafi en aeron, trans la kapojn? Krom tio, ni devos zorgi, ke oni ne povos rekruti soldatojn. Oni ne forgesu, ke la laboristoj malŝatas nenion tiom, kiom esti soldato; ni devas utiligi tiun malŝaton. Klerigo estos por tio la plej bona rimedo. Frederiko II de Prusujo prave komprenis: se miaj soldatoj pensadus, tiam neniu restus en la vicoj. Ni do lernu de li, ke scio estas la plej granda malamiko de soldatismo. Kompreneble, ĉar homoj pensantaj ne lasas uzi sin kiel iloj senvolaj en la manoj de aliaj. Tial, scio estas la plej bona rimedo por subfosi tiun fortikaĵon de l’ burĝaro: militarismo. Tolstoj prave rimarkas: „kiel estas eble, ke la homoj, el vidpunkto de sia propra maldanĝero, povas toleri la pezan, kruelan, mortigeman potencon, kia estas ĉiu registaro, kiu apogas sin sur la armeo! La plej sangavida bando de rabistoj estas malpli danĝera, ol ĝi. La aŭtoritato de rabestro estas limigata, ĉar la membroj de l’ bando havas partan liberon, ili povas kontraŭstari al farado de aĝoj, kiuj malplaĉas al ili. Sed la viroj, el kiuj konsistas organizita registaro, ne estas limigita de kiu ajn malhelpaĵo. Oni ne povas imagi krimon, kiun la homoj, apartenantaj al registaro aŭ al armeo, ne estus pretaj fari je la ordono de tiu, kiun hazardo metis super ili.”

Militarismo estas kancero, kiu mordetadas al la bonstato de l’ popoloj. Tamen, oni konservas ĝin pro la monsako, kiu ĉion estras, ĉion regadas, ĉion konsumas, dum la popolo, kiu per sia laboro ĉion produktas, povas rigardi, ke aliaj ĝuas la fruktojn, dum al ĝi mankas ĉio, kio nobligas, beligas, agrabligas la vivon. Kaj ĉio ĉi por la grandkapitalo, kiu ĉion absorbas, kiu uzas ŝtatestrojn, ministrojn kaj ŝtatistojn kiel marionetojn, por fari ĉion, kion deziras la veraj potenculoj de nia tempo: la monolupoj, la bankieroj kaj financistoj. Ĉio estas submetita al