Saltu al enhavo

Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ili, ili estas la estroj de l’mondo; per nevideblaj fadenoj ili disponas je la sorto de milionoj.




Ni do vidis de proksime la potencilojn, kiuj ebligas al manpleno da homoj regadi ĉion kaj ĉiun. Kvankam la temo tute ne estas elĉerpita ankoraŭ, tamen, ni opinias, ke ni sufiĉe klarigis la manierojn je kiuj ili tion aranĝis. Oni kreis artan konstruaĵon de tiranio, en kiu ĉiu malgranda tirano havas sferon por en ĝi superpotence regadi, je kondiĉo, ke li submetu sin al pli alta tirano, kiu siavice havas regionon por sia tiranismo; tiamaniere suprenirante la piramidon ni trovas kapitalon, tronantan sur la supro de l’ tuta konstruaĵo. Tre arte estas aranĝita tio. Ĉio kaj ĉiu dependas unu de alia, same kiel la ĉeneroj en ĉeno. Se oni demandas, per kiuj rimedoj oni konservas tiun sistemon, tiam ni kun Tolstoj almontras jenan kvaron:

1. Timigado; tiel ke la homoj timas ĉiun ŝanĝon, kiu ja estas prezentata al ili kiel fantomo;

2. Subaĉetado; tiel ke la popolo estas sangsuĉata por grasigi keikajn;

3. Hipnotigado, por kvazaŭ narkoti la popolon; por tio oni aplikas religion kaj patrujamon, preĝejon kaj lernejon, kiel ankaŭ le materiajn rimedojn je brutiĝo: alkoholo, la plezuroj en malaltstilaj teatroj, prostitucio de l’ spirito per gazetaro kaj scienco, kaj prostitucio de l’ korpo.

4. La potenco de l’ armeo, kiu fermas la cirklon de l’ perfortado.

Kiel sin liberigi de tio?

Per rezisto al tiranio, per subfosado de ĉiu aŭtoritato, ĉiu je sia maniero, ĉie kie li povas. Se oni diras, ke rezisto nemulte efikas, se ĝi ne okazas grandskale, tiam ni respondas: kiel vi volas starigi grandskalan reziston, se vi ne komencas je malgranda skalo? Ni kredas, ke ĉiu