rifuzo de militservo, ke ĉiu kontraŭstaro kontraŭ la tiranoj kaj tiranetoj helpas subfosi la tutan konstruaĵon de l’ aŭtoritato. Oni ne forgesu, ke la ekzemplo de l’ bravuloj, kiuj havas kuraĝon fari tiun laboron, kuntrenos aliajn; ĉar tia rezisto tuj instigas al imitado. Tial oni silentas plej eble pri tiuj agoj.
Certe, eliras forto, mistera sed granda forto el tiuj geviroj, kiuj havas sufiĉe da energio por rompi la katenojn metitajn ĉirkaŭ siaj pulsoj. Kaj ni ne forgesu, la popolo estas tio, kion ĝi meritas esti. Se estas la popolo katenita en sklaveco, tiam ĝi ne meritas sorton pli bonan, ĉar ĝi, evidente, sentas sin sklavo. Ĉar ne tirano sklavigas popolon, sed sklavema popolo ebligas al tiranoj ludi la rolon de tirano. Kiel ja estus eble, regi tirane eĉ nur unu semajnon super liberema popolo? Tia popolo ja ne tolerus la tiranion eĉ unu tagon! Sed la popolo mem formas tiranojn, kaj se ili kondutas tirane, tiam la popolo plendas pri sia propra faraĵo, kaj ĝi estas tiom senenergia, ke ĝi adaptas sin al cirkonstancojn.
Ĉu Multatuli ne diris laŭvere:
„Tiranoj — certe, ili ekzistas, sed kiu ebligas ilin? La popolo. Ĉiuj tiranoj, pri kiuj historio rakontas, ne povus ekzisti, se la popolo, inter kiu tiuj monstroj vivis, ne estus ebliginta al ili, de centjaro al centjaro, ludadi ilian rolon de tirano. Ĝi, la popolo, la medio — rampaĉis, hipokritis, aplaŭdis ĉiun agon arbitran, ĉiun faron tiranian de l’ tiranoj — kie bovo paŝtiĝas, tie devas esti da herbo, kaj la popolo ĉiutempe akceptis esti la herbo, kiun la dukruraj bovoj — rabobestoj — formanĝis kaj piedpremis. La popolo tial meritas la sorton, kiun ĝi havas. Ne, neniu tirano, neniu sangsuĉulo povus ekzisti, se la popolo volus ke ili ne ekzistus. La popolo estas restinta la sama. Kiam Nero ekbruligis Romon, tiam la popolo aklamis. Estis la popolo, kiu kriis: „Krucumu Jesuon, liberigu al ni Barabas!” Pioniroj, anoncantoj de