Saltu al enhavo

Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estis validigita

novaj ideoj estas ĉiam insultitaj kaj kovrita per koto de la Judasoj ktp. el la popolo.”

Antaŭ ĉio oni devas konscii sian situacion, unue oni devas senti sian sklavecon, ĉar antaŭ tio oni ne serĉos rimedon por liberigi sin. Do: la kapojn ni devas revoluciigi, por ke oni komprenu, ke por la 98 submetitoj estos peno malgranda: forigi tiujn du, kiuj sin vindis ĉirkaŭ tiuj aliaj, por preni al si la plej bonan sukon.

Tion farante ni renkontas kiel unu el la baroj sur nia vojo: la hipokriteco. Tiu ĉi prenas, o! treege belan maskon por krei neveran ŝajnon. Tiom multe ja estas farata por la popolo! — jen la kutima diraĵo. Nu, krom tio, ke ĉio ĉi estas filantropio — kaj filantropio ĉiam degenerigas la donanton same kiel la ricevanton — krom tio, ke filantropio estas kvazaŭ redono pomalgranda post ŝtelado pogranda, por poste esti laŭdata kiel bonfaranto de l’ homa gento — se oni atente kalkulas ĉion, kio estas farata por la popolo, nu, tiam estas nemulte.

Tolstoj komprenis tiun ludon kaj li skribis: „Oni okupas sin kun la sobreco, sed tiel, ke ebrieco ne povas malaperi; kun la instruado, sed tiel, ke oni, anstataŭ malpliigi nescion, tiun pliigas ankoraŭ; kun la libereco kaj kun la konstitucio, sed tiel, ke oni ne malebligas despotismon: kun la sorto de la laboristoj, sed tiel, ke oni ne ŝirmas ilin kontraŭ sklaveco; kun kristaneco, sed sole kun la oficiala kristaneco, kiu apogas registarojn, anstataŭ renversi ilin.”

Kiam vekiĝas la sento de propra indeco, tiam tuj oni ne plu ĉion toleros; ni devas komenci per esti mem homo, homo pensanta, mempensanta. Tiel farante, ni liberigas ne nur nin mem, sed samtempe ni instigas aliajn helpi al ni meti kelkajn pliajn tiranojn flanken.

Regadi signifas apliki perforton por devigi aliajn; submeti sin signifas: toleri tion, kion oni ne deziras.

Ni do komencu kriante: For la tiranio! Prefere ne vivi