Ĉi tiu paĝo estas provlegita
ol ĉiam devi forĵeti sin mem kaj esti mem nenio por ke aliaj estu ĉio.
Tiam ni finos ankaŭ la Alton kaj la Malalton de hodiaŭ, kaj ni kantos kun la poeto:
- Altstaras la rabantoj.
- Malalte: la laboristoj.
Alte: posedantoj, malalte: popol’.
- Alte: ĝuantoj.
- Malalte: ŝvituloj.
Alte: trompistoj, malalte: l’ honestul’.
- Altstaras nobeluloj.
- Malalte: „Kanajlo”,
Alte: regantoj, malalte: popol’,
- Alte: perfortuloj.
- Malalte: niaj filinoj,
Alte: „sinjoroj”, malalte: „friponar’.”
- Malsupren, tiu „Alto”!
- Supren, tiu „Malalto”!
Supren la rajto, malsupren perfort’!
- For la subpremo!
- Vivu libero!
For nefarado, vivu Labor’!
- Malsupren la lukso
- De la palacoj,
Anstataŭ ĝi: pano en ĉiu kaban’ —
- Por la „subuloj”,
- Ankaŭ por ili:
Arto kaj scio, justeco kaj pac’.