Saltu al enhavo

Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/4

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Boêtie pri Memvola Sklaveco, kaj skribita en 16a jarcento. Li diras:

„Nun mi venas al punkto, kiu estas la sekreto kaj la fonto de l’superregado, la apogo kaj la fundamento de la tiranio. Kiu opinias, ke la halebardoj de l’ gvardio, la zorgoj de iu gardistaro ŝirmas la tiranojn, tiu treege eraras, laŭ mia opinio. Mi kredas, ke oni uzas ilin pli proforme kaj kiel timigilojn, ol kiel fidindajn ŝirmantojn. La gardistoj zorgas, ke ne eniru uloj sen ekzistrimedoj, nek ankaŭ armitoj, kiuj povus ion entrepreni. Sed, oni povas facile konstati en la historio, ekzemple de l’romaj imperiestroj, ke la nombro de tiuj inter ili, kiuj per siaj gardistoj evitis iun danĝeron estas malpli granda ol la nombro de tiuj, kiuj de siaj gardistoj estas mortigitaj. Ne la rajdistoj nek la piedsoldatoj, nek la armiloj ŝirmas la tiranojn; sed, kvankam oni ne volus tion kredi je la unua momento, estas tamen la vero: ĉiam estas kvar aŭ kvin homoj, kiuj konservas la tiranon; kvar aŭ kvin, kiuj tenas la tutan landon al li submetita. Ĉiam kvin aŭ ses homoj havis la fidon de l’tirano; kaj ili proksimiĝas al li, aŭ ili estis de li vokataj, por esti la kunkulpuloj en liaj kruelaĵoj, la kunuloj en liaj plezuroj, la partprenantoj al liaj voluptoj, kaj liaj kolegoj en la rabado. Tiuj ses faras tiun laboron por sia mastro tiel bone, ke antaŭ la okulo de l’socio nur li estas la malbonulo, kaj ne nur por siaj propraj malbonoj, sed ankaŭ por iliaj. Tiuj ses havas ses cent, kiuj sub ili prizorgas sian profiton; tiuj ses cent faras la samon, kion faras la ses por la tirano. Tiuj ses cent tenas ligitaj al si ses mil, kiujn ili edukis tiel, ke ili povas fidi al ili la estradon de provincoj, aŭ la administradon de financoj, je kondiĉo, ke ili prizorgos, apud siajn proprajn interesojn, ankaŭ tiujn de ili; ke ili estos pretaj fari ĉiutempe ĉion, kion la supruloj deziras; kaj ke ili ĉiam agados tiel, ke ili nur per ili povas resti en ofico kaj ke ili povos eviti leĝojn kaj punojn nur per ilia