Saltu al enhavo

Paĝo:Nieuwenhuis - La piramido de l’ tirano, 1913, Ivanski.pdf/5

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

helpo. Grava estas la sekvo de ĉio ĉi. Kaj al kiu plaĉus pluen elvolvi la fadenon, tiu vidus, ke ne nur la sesmil, sed la centmiloj, la milionoj per tiu kordo sin tenas al la tirano, la unu per la alia; same kiel ĉe Homero la supra dio Jupiter vantas, ke li povas, movante la kordon, tiri al si ĉiujn diojn.”

Per aliaj vortoj: la granda tirano estas tirano je kondiĉo, ke li donu al kelkaj aliaj la okazon ludi siavice la rolon de tirano; kaj tiuj permesas al aliaj esti tiranoj en malpli granda rondo, tiel ke oni havas piramidon de tiranoj, ĉe kies bazo kuŝas la tiranata amaso, kaj kies pinto estas la ĉefa tirano.

Tiel formiĝas artefarita konstruaĵo de tiranio. Nur tiel estas klarigebla la eblo, ke malgranda nombro da kapitalistoj, nur 2 %, superregadas la grandegan amason.

La kapitalistoj tiris al si ĉiujn potencilojn. Tiuj estas divideblaj en du specojn, nome:

I. Spiritaj potenciloj kaj.

II. Materiaj potenciloj.

Ĉiu el tiuj estas subdividebla en tri partojn, jene:

Spiritaj potenciloj: 1. Instruado; 2. Eklezio; 3. Gazetaro.

Materiaj potenciloj: 1. Polico; 2. Juĝistaro; 3. Armeo.

Ni observu pli detale ĉiun el ili.


I. LA INSTRUADO.


Kiu ankoraŭ vivas en la naiva supozo, ke la lernejo estas destinita por la libera, spirita klerigado de l’infanoj, tiu treege sin trompas. Ne, la instruistoj, ili mem ordinare malsataj proletarioj, estas, nekonscie, spiritaj potenciloj en la manoj de kapitalismo, por eduki la infanojn de la plej juna aĝo al rezigno kaj obeemeco.