de la t. n. «okcidentanoj» (t. e. partianoj de la eŭropa kulturo por Rusio) kaj energie kontraŭbatalante la ŝovinismemajn «slavofilojn», Belinskij ne estis naciisto kaj, nomante la romanon de Puŝkin «vere naci-rusa kreaĵo», li konsideris nur la veran respeguliĝon de la reala rusa vivo, ne pli.
Efektive, en la romano «Eŭgeno Onegin» ni renkontas tre multajn objektojn, faktojn kaj ideojn, kiuj ne estas rusaj laŭ sia deveno, sed estas nepre alinaciaj. Kaj tamen «Eŭgeno Onegin» pli fidele kaj bone respegulas la veran rusan nacian vivon, ol iu alia verko kun multe da «samovaroj», «bastoŝuoj», «oksikoko» kaj «sarafanoj» (vere naciaj rusaj objektoj).
Kontraŭbatalante la rusnaciajn puristojn, Belinskij skribis:
«La rusa literaturo estas ne aborigena, sed transplantita kreskaĵo. Tiu ĉi cirkonstanco donas specialan karakteron al ĝi kaj al ĝia historio; ne kompreni tiun ĉi cirkonstancon aŭ ne direkti al ĝi la tutan atenton — signifas kompreni nek la rusan literaturon, nek ĝian historion… Iuj kreskaĵoj, transportite en novan klimaton kaj replantite en novan grundon, konservas sian antaŭan aspekton kaj siajn antaŭajn ecojn; la aliaj ŝanĝiĝas en tiu kaj en la alia rilatoj, pro influo al ili de la nova klimato kaj de la nova grundo. La rusa literaturo povas esti komparata kun la kreskaĵoj de la dua speco».
Efektive, antaŭ fariĝi memstara kaj tute originala, en la komenco de sia ekzistado, la rusa literaturo plejparte estis imitanta la literaturon de aliaj pli frue evoluintaj nacioj. Precipe multe en la fino de la XVIII kaj en la komenco de la XIX jarcentoj la rusaj aŭtoroj imitis la francajn klasikulojn, kiuj siavice imitis la senmortajn Romajn kaj grekajn antikvajn modelojn. Restaĵoj de tiu ĉi imitad-kutimo konserviĝis ankaŭ en «Eŭgeno Onegin» en sufiĉe ofta citado de la mitologiaj personoj, sed malgraŭ tio la tuta romano estas trapenetrita de tute alia spirito, ol la malnova pseŭdoklasika tendenco: la tuta «Eŭgeno