Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/12

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita
LA BLUA-BARBO


Estis iam viro, kiu havis belajn urbajn kaj kamparajn domojn, multe da teleraro ora kaj arĝenta, meblojn broditajn kaj oritajn kaleŝojn, sed, bedaŭrinde, tiu viro havis barbon bluan. Tio malbeligis lin kaj faris lin tiel terura, ke ĉiuj virinoj kaj fraŭlinoj forkiĝis je li. Unu el liaj najbarinoj, altrangulino, havis du filinojn perfekte belajn, li petis de ŝi la manon de unu el la du, lasante al ŝi elekton de tiu, kiun ŝi volus doni al li. Ambaŭ rifuzis kaj resendis lin unu al alia reciproke, ne povanta konsenti fariĝi edzino de viro, kiu havis bluan barbon. Krom tio li edziĝis jam kelkfoje kaj neniu sciis kion li faris el tiuj aliaj edzinoj.

Blua-Barbo por konatiĝi, alkondukis ilin kun ilia patrino kaj tri aŭ kvar el iliaj bonegaj amikinoj, kelkaj junuloj el la najbara lando en unu el siaj kampodomoj, kie oni loĝis ok tagojn. Estis tiam nur promenadoj, ĉasadoj, fiŝkaptojn, danca-