Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/13

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

doj, festenoj kaj manĝetoj: neniel oni dormis, oni faris malicon nokte unuj al la aliaj; fine ĉio iris tiel bone, ke la plej juna ektrovis, ke la domestro havas barbon ne tiel bluan kiel antaŭe, kaj kontraŭe li estas tre honesta viro.

Tuj kiam oni revenis en la urbon, oni edziĝis. Post unu monato, Blua-Barbo diris al sia edzino, ke li devas fari vojaĝon provincan, pri afero grava, dum almenaŭ ses semajnoj. Li ŝin petis bone ĝoji, dum lia forestado, inviti siajn bonajn amikinojn, konduki ilin en la kamparon kaj fari ĉie bonan manĝeton:

„Jen estas, li diris al ŝi, la ŝlosiloj de la du grandaj meblujoj, jen tiu de l'telerujo kie estas la teleraro ora kaj arĝenta, ne uzata ĉiutage; jen tiu de miaj monkestoj, tiu de miaj kasetoj, kie estas miaj diamantoj, kaj jen la ŝlosiloj de ĉiuj apartamentoj. Tiu ĉi ŝlosileto estas de l'kabineto lokita ĉe l’ekstremaĵo de la granda galerio de l’malsupra ĉambraro: Malfermu ĉion, iru ĉien, sed pri tiu ĉi negranda kabineto, mi malpermesas al vi iri en ĝin; kaj mi malpermesas tion tiamaniere, ke vi povas timi mian tutan koleron se vi ĝin malfermos.“

Ŝi promesis ĝuste observi ĉion, kion li ĵus ordonis al ŝi; kaj li kisinte ŝin, supreniris en sian kaleŝon kaj forveturis.

La najbarinoj kaj la bonaj amikinoj ne atendis, ke ŝi sendu serĉi ilin por veni al la juna edzino,