Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/14

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pro la malpacienca deziro, kiun ili havis, vidi ĉiujn riĉaĵojn en ŝia domo, ne kuraĝanta veni dum la edzo estis tie, pro lia blua barbo kiu timigis ilin.

La ĉambrojn, kabinetojn, ĉiujn pli belajn unuj ol la aliaj, ili trairis tuj. Ili supreniris poste en la meblujojn, kie ili ne povis sufiĉe admiri la nombron kaj belecon de l’tapetoj, litoj, sofoj, tabletoj, tabloj kaj speguloj, kie oni sin vidis de l’piedoj ĝis la kapo, kaj kies oritaj, arĝentaj kadroj estis la plej belaj kaj plej riĉaj, kiujn oni povis vidi: ili ne ĉesis trograndigi kaj envii la feliĉon de sia amikino, kiu tamen sin ne amuzis, vidante ĉiujn tiujn riĉaĵojn, pro la dezirego kiun ŝi havis, malfermi la kabineton de l’malsupra ĉambraro. Ŝia scivolo ŝin tiel premis, ke, ne konsiderante kiel malhonestaĵo, ke ŝi lasu sian societon, ŝi malsupreniris kaŝatan ŝtuparon; iom da tempo, ŝi haltis, pripensante la malpermeson kiun faris al ŝi ŝia edzo kaj la malfeliĉajn konsekvencojn kiuj povos okazi al ŝi se ŝi estos malobea; sed la tento fariĝis tiel forta, ke ŝi ne povis venki ĝin.

Ŝi prenis do la ŝlosileton, kaj, tremante, malfermis la pordon de l’kabineto. Unue ŝi nenion vidis, ĉar la fenestroj estis fermitaj; post kelkaj momentoj, ŝi ekvidis la plankon tute kovritan de malfluida sango en kiun speguliĝis la korpoj de kelkaj senvivaj virinoj, alligitaj laŭlonge de l’muroj; ili estis la korpoj de ĉiuj eks edzinoj de