Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/16

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

rino tien vi eniros kaj loĝos apud la sinjorinoj, kiujn vi vidis.“

Ŝi sin ĵetis al la piedoj de sia edzo plorante kaj petante de li pardonon, kun ĉiuj signoj de vera pento, ŝi estis tiel bela kaj malĝoja, ke ŝi estus povinta kortuŝi ŝtonegon. „Vi tuj mortos, sinjorino, li diris al ŝi, kaj tuj. - Ĉar mi devas morti, ŝi respondis, rigardante lin per okuloj plenaj je larmoj, donu al mi iom da tempo por preĝi Dion? - Mi al vi donas duonan kvaronon da horo, sed ne unu minuton pli.“

Kiam ŝi estis sola, ŝi alvokis sian fratinon, kaj diris al ŝi: „Anno, fratino mia (ŝi estis tiel nomata), iru, mi vin petas, supren de l’turo, vi vidos ĉu miaj fratoj venas, ili promesis al mi viziti min hodiaŭ, kaj se vi vidas ilin, vi signodonu por ke ili rapidu.“

Fratino Anno iris supren de l’turo, kaj la malfeliĉa virino kriis de tempo al tempo: „Anno, fratino mia, ĉu vi vidas neniun veni?“ Kaj fratino Anno respondis: „Mi vidas nenion krom la suno kiu radias kaj la herbo kiu verdas.“ Tamen Blua-Barbo kun tranĉilego en mano, ekkriis per sia tuta forto: „Vi malsupreniru rapide aŭ mi supreniros! - Ankoraŭ momenton, mi vin petas“, respondis lia edzino, kaj tuj ŝi dolĉe kriis: „Anno, fratino mia, ĉu vi vidas neniun veni?“ Kaj fratino Anno respondis: „Mi vidas nenion krom la suno kiu radias kaj la herbo kiu