Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/18

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Li rekonis la du fratojn de sia edzino, la unua estis dragono, la dua mosketisto; li ekforkuris tuj, sed la du fratoj persekutis kaj atingis lin antaŭ la perono. Ili trapikis lian korpon per la glavoj kaj mortigis lin. La malfeliĉa virino estis preskaŭ tiel malviva kiel ŝia edzo, kaj ne havis forton stariĝi por kisi siajn fratojn.

Montriĝis, ke Blua-Barbo havis nenian heredanton, tiamaniere, ke lia edzino restis mastrino de ĉiuj liaj bienoj. Ŝi uzis parton de ĝi por edzinigi sian fratinon Annon kun juna nobelo, kiu ŝin amis de longe; aliparte, ŝi aĉetis kapitanajn oficojn por siaj fratoj, kaj, per la resto, ŝi edziniĝis kun tre honesta viro kiu forgesigis al ŝi la malbonan tempon, kiun ŝi pasigis kun Blua-Barbo.