Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/22

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo estas provlegita

malfermiĝis, li sin ĵetis sur la bonan avinon kaj manĝis ŝin rapidege: ĉar de tri tagoj, li nenion manĝis.

Poste li fermis la pordon kaj kuŝiĝis en la liton de la avino, atendante la Ruĝan-Ĉapeton, kiu, post kelkaj momentoj, frapis la pordon: Tok, tok.

- Kiu estas tie?

La Ruĝa-Ĉapeto aŭdante la raŭkan voĉon de l’Lupo, unue ektimis, sed pensante, ke ŝia avino malvarmumis, ŝi respondis:

- Estas via nepino, la Ruĝa-Ĉapeto, kiu alportas al vi platan kukon kaj poteton da butero, kiujn mia patrino al vi sendas.

- Detiru la bobeneton de la ligna najleto, kaj la pordo malfermiĝos.

La Ruĝa-Ĉapeto detiris la bobeneton kaj la pordo malfermiĝis.

La Lupo vidante ŝin eniri, diris, kaŝante sin en la liton, sub la kovrilon:

- Metu la platan kukon kaj la poteton da butero sur la pankeston kaj tuj kuŝiĝu apud mi.

La Ruĝa-Ĉapeto sin senvestigis kaj metis en la liton, kie ŝi miregis vidante kiel ŝia avino estas kiam ŝi estas senvestigita.

Ŝi diris:

- Ho, avino mia! kiel grandajn brakojn vi havas!

- Tio estas por ĉirkaŭpreni vin pli bone, filino mia!