Ĉi tiu paĝo estas provlegita
- Ho, avino mia! kiel grandajn krurojn vi havas!
- Tio estas por kuri pli bone, infanino mia.
- Ho, avino mia? kiel grandajn okulojn vi havas!
- Tio estas por vidi pli bone, infanino mia.
- Ho, avino mia! kiel grandajn orelojn vi havas!
- Tio estas por aŭdi pli bone, filino mia.
- Ho, avino mia! kiel grandajn dentojn vi havas?
- Tio estas por manĝi vin pli bone.
Kaj dirante tiujn ĉi vortojn, la kruela Lupo sin ĵetis sur la Ruĝan-Ĉapeton kaj ŝin manĝegis.
RIMARKO. - La tria rakonto „La Feino“ estis esperantigita de Sinjoro Doktoro ZAMENHOF en Ekzercaro
kaj Sinjoro L. DE BEAUFRONT reproduktis ĝin en
Grammaire et Exercices de la Langue internationale ESPERANTO.