Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/25

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ke ŝi estas mortinta aŭ ensorĉita. La reĝo donigis al ŝi manĝilaron, sed estis neeble doni al ŝi similan ingon el masiva oro, ĉar oni faris nur sep, por la sep aliaj feinoj. La maljunulino trovis, ke ŝi estas malestimata, ŝi murmuris inter siaj dentoj kelkajn minacojn. Juna feino kiu sin trovis apud ŝi, aŭdis ŝin. Timante kelkan malagrablan donacon por la princineto, ŝi tuj kaŝis sin post tapeton por malgrandigi, kiel eble plej multe, la malfeliĉon kiun la maljunulino faros.

La feinoj komencis laŭvice fari donacojn al la princineto. La plej juna volis, ke la princineto estu la plej bela persono el ĉiuj; la dua, ke ŝi havu tiom da spirito kiom anĝelo; la tria, ke ŝi havu ĉarmon admirindan en ĉio, kion ŝi faros; la kvara, ke ŝi dancu perfekte; la kvina, ke ŝi kantu kiel najtingalo; kaj la sesa, ke ŝi ludu per diversaspecaj muzikiloj kun granda perfekteco. La vico de la maljuna feino venis; ŝi diris, skuante la kapon pro sia kolero pli ol pro maljuneco: „La princineto pikos sian manon per ŝpinilo kaj mortos.“ Tiu ĉi terura donaco tremigis ĉiujn, kaj ĉiuj ekploris. Sed, la juna feino aperis el post la tapeto kaj laŭte diris: „Trankviliĝu, gereĝoj, pri tio, via filino ne mortos; bedaŭrinde mi ne havas sufiĉan potencon por neniigi tute tion, kion mia maljuna fratino faris, sed la princino pikinte sian manon per ŝpinilo, ne mortos, ŝi falos nur en profundegan dorma-