Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/26

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

don kiu daŭros cent jaron. Ĉe la fino de tiu tempo, unu reĝido venos veki ŝin.“

La reĝo publikigis tuj ordonon malpermesantan ŝpini per ŝpinilo aŭ konservi ŝpinilojn en la domo sub morta puno.

Pasis dekkvin aŭ dekses jaroj. Unu tagon, la gereĝoj foriris kamparon. La juna princino kurante tra la kastelo, supreniris al la ĉambroj kiuj sin trovis en la supro de la ĉefturo kaj eniris en ĉambreton kie bona maljunulino ŝpinis per ŝpinilo. Tiu ĉi bona virino ne sciis la malpermeson faritan de l'reĝo.

„Kion vi faras tie, mia bona homino? diris la princino. - Mi ŝpinas, mia bela infanino,respondis la maljunulino, kiu ne konis ŝin. - Ho, tio estas tre bela! rediris la princino, kiel vi faras? donu al mi por ke mi vidu, ĉu mi farus tiel bone kiel vi.“ La princino estis viva kaj iom petolema, ŝi prenis la ŝpinilon kaj tuj pikis sian manon kaj... svenis: la decido de la feinoj efektiviĝis. La bona maljunulino treege embarasita ekkriis helpon; de ĉie oni venis, oni verŝis akvon sur la vizaĝon de la princino, oni disigis ŝiajn vestojn, oni frapis ŝiajn manojn, oni frotis la tempiojn per akvo de Hungarlando, sed nenio ŝin revivigis.

Tiam, la reĝo aŭdante bruon, supreniris, kaj memorante la antaŭdiron de la feinoj, li metigis la princinon en la plej belan apartamenton de