Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/27

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

l’palaco, sur liton broditan per oro kaj arĝento. Ŝi ŝajnis anĝelo, tiel bela ŝi estis; ŝia sveno ne malaperigis la vivajn kolorojn de ŝia vizaĝo, ŝiaj vangoj estis ĉiam rozaj kaj ŝiaj lipoj kvazaŭ koralo; ŝi havis nur la okulojn fermitajn, oni aŭdis ŝin dolĉe spiri, kio atestis, ke ŝi ne mortis.

La reĝo ordonis lasi ripozi ŝin, ĝis venos la horo vekiĝi. La bona feino kiu konservis al ŝi la vivon, kondamnante ŝin dormi cent jarojn, estis en la reĝolando de Matakino, dekduon da mejloj de tie ĉi, kiam la malfeliĉo okazis al la princino, sed ŝi estis rapide informita de malgrandegulo, kiu havis botojn de sep mejloj (estis botoj per kiuj oni faras sep mejlojn per unu sola paŝego). La feino tuj ekveturis kaj alvenis post unu horo, per fajra ĉaro, trenita de drakoj. La reĝo prezentis la manon al ŝi, kiam ŝi malsupreniris de l’veturilo.

Ŝi aprobis ĉion, kio estis farita, sed, ĉar ŝi estis tre antaŭzorgema, ŝi pensis ke, kiam la princino vekiĝos, ŝi estos tre embarasita, tute sola, en tiu malnova kastelo. Ŝi tuŝis per sia vergo ĉion (krom la gereĝoj), la guvernistinojn, la honorajn fraŭlinojn, ĉambristinojn, nobelojn, oficirojn, paĝioj, lakeojn, k. t. p. Ŝi tuŝis ankaŭ ĉiujn ĉevalojn kiuj estis en la ĉevalejoj, kun la ĉevalistoj, hundegoj de la birdokorto, kaj la malgranda Puflo, hundineto amata de la princino, kiu estis apud ŝi en ŝia lito. Tuj, ĉiuj ekdormis