Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/28

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

por vekiĝi kiam ilia mastrino vekiĝos kaj utili al ŝi kiam ŝi bezonos. Eĉ la rostiloj, antaŭ la fajro, plenegaj je perdrikoj aŭ fazanoj ekdormis kaj la fajro subite estingiĝis. La feinoj estis lertaj en sia laboro.

Tiam la gereĝoj kisis sian karan infaninon kaj eliris el la kastelo, farante malpermeson al iu ajn iri tien. Tiu malpermeso estis superflua, ĉar, kreskis en kvarono da horo, ĉirkaŭ la parko, multe da arbegoj kaj arbetoj, sovaĝaj rozoj kaj dornoj interplektitaj, tiamaniere, ke nek besto, nek homo povis pasi tie. Oni vidis nur la supron de l’turoj, starante tre malproksime. La feino aranĝis tion, por ke la princino havu nenion por timi de la scivoluloj, dum ŝi dormos...

Pasis cent jaroj. La reĝido, kiu regis tiam, estis de alia familio ol la dormanta princino. Li ĉasis tra tiuj lokoj, kaj li demandis informojn pri la turoj kiujn li vidis, super la arbarego tre densa. Ĉiu respondis laŭ tio, kion li aŭdis diri: unuj diris, ke en tiu malnova kastelo loĝas spiritoj; aliaj, ke ĉiuj sorĉistoj de la ĉirkaŭa lando faras sian sabaton tie. La plej komuna opinio estis, ke ia Lupohomo tie loĝas kaj tien portas ĉiujn infanojn kiujn li kaptas, por manĝi ilin senĝene, ĉar li sola povas transiri la arbaron. La princo ne sciis kion kredi, kiam unu maljuna kamparano diris: „Mia princo, antaŭ pli ol kvindek jaroj, mi aŭdis mian patron diri, ke en tiu kastelo