Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

estas la plej bela princino kiun oni povis vidi, ke ŝi devas dormi cent jarojn, tiam venos reĝido por veki ŝin kaj edziĝi kun ŝi.“

Aŭdante tiujn parolojn, la princo flamiĝis kaj ekkredis sen ŝanceliĝo, ke li metos finon al tiu bela aventuro kaj puŝata de amo kaj de gloro, li decidis klarigi subite tion, kio estis. Apenaŭ li alproksimiĝis al la arbaro, ĉiuj arbegoj, rozujoj kaj dornoj dekliniĝis, kaj li pasis. Li marŝis rekte al la kastelo kaj eniris, sed liaj gvardianoj ne povis sekvi lin, ĉar la arboj reproksimiĝis tuj kiam li pasis. Li daŭrigis sian vojon: princo juna kaj amema estas ĉiam brava. Li eniris en grandan birdokorton kie ĉio, kion li vidis, povis malvarmegigi lin de timo. Terura silento, pentraĵo de l'morto prezentiĝis ĉie, estis nur homaj korpoj kaj bestoj etenditaj kiuj ŝajnis mortintaj.

Tamen, li rekonis per la burĝonaj nazoj kaj per la ruĝaj vizaĝoj de la pordogardistoj, ke ili dormas; iliaj glasoj enhavis ankoraŭ kelkajn gutojn da vino, ili ekdormis trinkante. Li trapasis grandan korton pavimitan per marmoro, li supreniris la ŝtuparon, eniris en la ĉambron de la gvardianoj ordigitaj kiel plektbarilo, la karabenon sur ŝultro, ronkantaj plej bone.

Li transpasis kelkajn ĉambrojn plenajn je nobeloj kaj sinjorinoj ĉiuj dormantaj, unuj staris, aliaj sidis. Li enpaŝis en oritan ĉambron kaj li vidis sur lito kies kurtenoj estis malfermitaj de