Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉiuj flankoj, la plej belan vidaĵon, kiun li neniam vidis: princinon kiu ŝajnis dekkvin aŭ dekses-jara, kies frunto brilis kiel dia lumo. Li proksimiĝis tremante, admirante, kaj li fleksis genuon teren. Tiam, kiam la fino de l'ensorĉo venis, la princino vekiĝis, kaj lin rigardante per okuloj pli karesaj ol unua vido ŝajnis permesi, ŝi diris: „Ĉu estas vi, mia princo? Mi atendas vin de longe.“ La princo ĉarmita de tiuj ĉi vortoj kaj pli ankoraŭ per la maniero kiel ili estis diritaj, esprimis ŝian ĝojon kaj sian dankecon. Li certigis, ke li amas ŝin pli ol sin mem; malbone, ordigitaj estis liaj paroloj, ili plaĉis pli: malmulte da elokventeco, multe da amo. Pli konfuza li estis ol ŝi; tio neniun povas mirigi, ĉar ŝi estis havinta tempon por pripensi tion, kion ŝi diros al li; ŝajnas (la historio diras tamen nenion pri tio), ke dum ŝia longega dormado, la bona feino havigis al ŝi la plezuron de agrablaj sonĝoj. Fine dum kvar horoj ili interparoladis, kaj ili diris nur la duonon da aferoj, kiujn ili deziris rakonti al si reciproke.

Dume la tuta palaco vekiĝis kun la princino, ĉiu reprenis sian oficon kaj ĉiuj svenis pro malsato, ĉar ili ne estis ĉiuj amemaj. La honora sinjorino malsatis kiel la aliaj, ŝi malpacienciĝis kaj laŭte diris al la princino, ke la manĝado estas pretigita. La princo helpis la princinon stariĝi; ŝi estis tute vestita, eĉ riĉege, sed kiel