Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ŝia avino; tamen ŝi estis tre bela. Ili iris en la salonon de l’speguloj kaj vespermanĝis tie; la oficistoj de la princino faris servon. La violonistoj kaj obojistoj ludis tre bone malnovajn muzikaĵojn, kvankam estis pli ol cent jaroj, ke ili ne ludis ilin. Post la vespermanĝo, la princo kaj la princino geedziĝis antaŭ la pastro en la preĝejeto de l'kastelo kaj la honora sinjorino akompanis ilin en ilian dormoĉambron.

Ili malmulte dormis, la princino ne bezonis. La princo ŝin lasis frumatene kaj reiris la urbon kie liaj gepatroj ĉagreniĝis pri li. La princo diris, ke ĉasante li eraris tra vojon en arbaro, kaj ke li kuŝis en la dometo de karbisto kiu donis al li nur nigran panon kaj fromaĝon. La reĝo lia patro kredis al li, sed lia patrino ne estis konvinkita, vidante ke ĉiutage preskaŭ, li ĉasas kaj ke li havas ĉiam pretekston por senkulpigi sin kiam li dormis ekstere. Ŝi komprenis, ke li enamiĝis.

Li vivis kun la princino pli ol du plenajn jarojn: du infanoj naskiĝis; la unuanaskita kiu estis filino, estis nomata Aŭroro, kaj la duanaskita kiu estis knabo, estis nomata Taglumo, ĉar li estis ankoraŭ pli bela ol lia fratino. Ofte la reĝino patrino provis konfesigi sian filon esperante eltrovi lian sekreton, sed li kuraĝis neniam sin konfidi al ŝi, li amis ŝin, sed li ŝin timegis, ĉar ŝi estis idino de Lupohomoj. La reĝo edziĝis kun ŝi pro ŝia granda riĉeco. Mallaŭte en la kor-