Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/32

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tego oni diris, ke ŝi multe penadis por ne ĵeti sin sur infanetojn. Pro tio la juna princo nenion diris.

Sed kiam la reĝo lia patro mortis, li fariĝis mastro, tiam li publike anoncis sian edzecon, kaj li solenigis per belegaj festoj, la eniron de sia edzino meze de siaj du infanoj en la ĉefurbon.

Post iom da tempo, la reĝo foriris por milito kontraŭ la imperiestro Kantalabuto, sia najbaro. Li lasis la reĝecon al la reĝino patrino kaj li tre rekomendis al ŝi sian edzinon kaj siajn infanojn. Li devis militi la tutan someron. Tuj kiam li ĵus foriris, la reĝino patrino sendis sian bofilinon kaj siajn genepojn al kampodomo en arbaro, por ke senĝene ŝi povu satigi sian teruran avidecon.

Kelkajn tagojn poste ŝi iris tien, kaj, vespere, diris al sia kuirejestro: „Mi volas manĝi, ĉe nia tagmeza manĝo, la malgrandan Aŭroron. - Ha! Sinjorino! diris la kuirejestro. - Mi volas, diris la reĝino per terurega voĉo de Ogrino, avida manĝi freŝan viandon. Mi ĝin volas manĝi kun saŭco Roberto.“ La malfeliĉa homo bone vidis, ke estis neeble kontraŭbatali Ogrinon; li prenis tranĉilegon, supreniris al la ĉambro de la malgranda Aŭroro. Ŝi estis kvarjara kaj venis saltante kaj ridante sin ĵeti sur lian kolon kaj petis bombonon de li. Li ekploris; el la manoj la tranĉilego falis kaj li iris en la birdokorton buĉi ŝafideton. Li faris por ĝi bonan saŭcon, tiel bonan