Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/35

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

jestron, lian edzinon kaj lian servistinon. Ŝi donis ordonon konduki ilin kun manoj ligitaj post la dorso.

Ĉiuj estis tie, la mortigistoj sin preparis ĵeti ilin en la kuvegon, kiam la reĝo ne atendita eniris en la korton sur sia ĉevalo. Li tre miris kaj demandis kion signifas tiu terura vidaĵo. Neniu kuraĝis raporti al li, kiam subite la Lupohomino furioza, ke ŝi ne povu plenumi sian venĝon, ĵetis sin mem kapon malsupren en la mezon de l’kuvego. Tuj ŝi estis manĝita de la malbelaj bestoj kiuj estis interne.

La reĝo ne ĝojis, ŝi estis lia patrino, sed li konsoliĝis baldaŭ per sia bela edzino kaj siaj infanoj.