Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Unu muelisto lasis al siaj tri infanoj nur sian muelejon, sian azenon kaj sian katon. La divido baldaŭ estis farita, la heredintoj ne vokis notarion, nek advokaton kiuj formanĝis baldaŭ la tutan malriĉan heredon. La unuanaskito prenis la muelejon, la duanaskito prenis l’azenon kaj la plej juna prenis nur la katon. Tiu lasta frato ne povis konsoliĝi pri sia malgrasa parto, li diris: „Miaj fratoj honeste akirados rimedojn por vivi, sin ligante ambaŭ kune, sed mi, kiam mi estos manĝinta mian katon, kaj mi estos farinta mufon el ĝia felo, mi devos morti de malsato.“

La kato kiu aŭdis lin sed ŝajnis nenion kompreni, diris al li trankvile kaj serioze; „Ne malĝoju, mia mastro, donu al mi sakon kaj farigu por mi paron da botoj per kiuj mi povos iri en arbaron, kaj vi vidos, ke vi profitos tiom, kiom viaj fratoj.“