Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/39

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉambelanoj, ke ili alportu plej belajn vestojn por sinjoro markizo de Karaba.

La reĝo faris al li multe da karesoj. La belaj vestoj plibeligis lian bonan mienon (ĉar li estis bela kaj bontalia). La filino de l’reĝo trovis lin tre agrablan; tiam la markizo ĵetis al ŝi du aŭ tri rigardojn treege respektajn kaj iom karesajn kiuj igis ŝin enamiĝi ĝis frenezo. La reĝo volis, ke li eniru en la reĝan kaleŝon por daŭrigi la promenadon. La kato estis ravita vidante kiel prosperis ĝia intenco, ĝi iris antaŭen, kaj renkontinte kamparanojn kiuj falĉis, ĝi diris al ili:„Bravaj homoj kiuj falĉas, se vi ne diros al la reĝo, ke la herbejo kiun vi falĉas apartenas al sinjoro markizo de Karaba, vi estos hakitaj ĉiuj, kvazaŭ viando por pasteĉo.“

Momenton poste la reĝo pasis kaj demandis kies estis tiu herbejo. „Ĝi estas de sinjoro markizo de Karaba, respondis kune la falĉistoj, ĉar la minacoj de l'kato timigis ilin ĉiujn. - Vi havas tie belan bienon, diris la reĝo al la markizo. - Kiel vi vidas, via rega Moŝto, respondis la markizo. La Majstro kato iris ĉiam antaŭen, ĝi renkontis rikoltistojn kaj diris al ili: „Bravaj homoj kiuj rikoltas grenon, se vi ne diros al la reĝo, ke tiu ĉi greno apartenas al sinjoro markizo de Karaba, vi estos hakitaj, kvazaŭ viando por pasteĉo.“ La reĝo pasante volis scii al kiu apartenas tuta greno kiun li vidas. „Ĝi apartenas al