Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/40

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sinjoro markizo de Karaba, respondis la rikoltistoj. La reĝo ĝojis ankoraŭ kun la markizo.

La kato ĉiam antaŭiris la kaleŝon, kaj same parolis al ĉiuj, kiujn ĝi renkontis... kaj la reĝo miris pri la grandaj bienoj de sinjoro markizo de Karaba. Fine la Majstro kato alvenis en belan kastelon kies la estro estis lupohomo la plej riĉa kiun oni iam vidis: ĉiuj tiuj bienoj, tra kiuj pasis la reĝo, dependis de tiu ĉi kastelo, zorge, la kato esploris kiu estas kaj kion faras tiu Lupohomo, kaj petis permeson paroli kun li, dirante ke ĝi ne volas pasi apud tiu bela kastelo, ne havante la honoron saluti lin. La Lupohomo ĝin ricevis tiel afable kiel Lupohomo povas fari kaj li sidigis ĝin.

„Oni certigis min, diris la kato, ke vi facile aliformigas vin jen en leonon, jen en elefanton, k.t.p.“ La Lupohomo respondis: „Tio estas vera, kaj vi tuj vidos min leonon...“ La kato ektremis vidante leonon antaŭ si, rapidege ĝi ekkuris sur la tegmenton, ne senpene, nek sendanĝere, pro ĝiaj botoj kiuj nenion taŭgis por marŝi sur la akvaj tuboj. Tamen la Lupohomo reprenis sian unuan formon, tiam la kato malsupreniris, konfesis sian timegon kaj aldonis: „Oni certigis min ankoraŭ sed mi ne povas kredi tion, ke vi facile aliformigas vin en bestetojn, ekzemple en muson, raton, k. t. p., Mi pensas ke tio estas neebla. -