Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/41

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Neebla! ekkriis la Lupohomo, vi tuj vidos tion.“ Subite li fariĝis muso, kaj ekkuris sur la planko. Tuj la kato saltis sur la muson kaj ĝin manĝis.

Fine la reĝo vidante proksime tiun belan kastelon volis eniri tien. La Majstro kato aŭdis la bruon de la kaleŝo ruliĝanta sur la levebla ponto, ĝi kuris antaŭ la reĝon kaj diris: „Via reĝa Moŝto mi deziras al vi bonvenon en tiu ĉi kastelo de sinjoro markizo de Karaba! - Ho! sinjoro markizo, ekkriis la reĝo, tiu ĉi kastelo estas via? Ĉu estas eble vidi ion pli belan ol tiukorto kaj tiuj konstruaĵoj ĉirkaŭ ĝi.“

La markizo prezentis la manon al la juna princino kaj sekvante la reĝon kiu supreniris la unua, ili eniris en grandan salonon, kie trovibis belega manĝeto kiun la Lupohomo estis preparinta por siaj amikoj, kiuj devis viziti lin, en tiu tago, sed kiuj ne kuraĝis eniri, sciante ke la reĝo estis tie.

La reĝo estis ravita de la bonaj ecoj de l'markizo; lia filino tre ekamis lin; kaj vidinte la grandajn bienojn posedatajn de sinjoro de Karaba, la reĝo diris al li, post eltrinko de kvin aŭ ses glasoj: „De vi dependas, sinjoro markizo, ke vi estu mia bofilo.“ La markizo faris multajn riverencegojn kaj akceptis sen ŝanceliĝo, la honoron faritan de l'reĝo. Tiun saman tagon, li edziĝis kun la princino.

La kato fariĝis granda sinjoro, kaj ne ĉasis plu la musojn, krom nur por sin amuzi.