Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/42

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Estis foje nobelo, kiu post la morto de sia unua edzino, edziĝis kun virino la plej malhumila kaj la plej fiera kiun oni povis vidi. Ŝi havis du filinojn perfekte similajn al ŝi; la edzo, de sia flanko, havis filinon ĉarman kaj nekompareble bonan. Ŝi heredis tiujn belajn ecojn de sia patrino, kiu estis la plej bonfara en la mondo.

Tuj kiam la edziĝofestoj estis faritaj, la duonpatrino ekmontris malbonan humoron; la bonaj ecoj de la juna knabino faris ŝiajn filinojn ankoraŭ plu malamindaj. Ŝi mastrumis kaj sin okupis per la plej humilaj laboroj dome; ŝi purigis la telerojn kaj ŝtuparojn, ŝi balais la ĉambrojn de la sinjorino kaj fraŭlinoj; ŝi kuŝis supre de l’domo, en subtegmento, sur pajla malbona matraco, dum ŝiaj fratinoj kuŝis en ĉambroj pargetaj, kie estis belaj litoj kaj grandaj speguloj. La malfeliĉa