Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/43

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

knabino pacience suferis kaj ne kuraĝis plendi al sia patro, pro timo de liaj riproĉoj, ĉar lia edzino tute guvernis lin. Kiam ŝi estis farinta laboron, ŝi metis sin en angulon de l'kameno, kaj sidiĝis en la cindro: pro tio, oni ordinare ŝin nomis: Cindrulino.

Tamen Cindrulino, malgraŭ siaj malbelaj vestoj, estis multe pli bela al ŝiaj duonfratinoj kvankam tre riĉe vestitaj.

Okazis ke la reĝido donis balon, li petis la altrangajn personojn ĉeesti ĉe tiu balo. La du fratinoj estis invititaj. Tio tre okupis ilin pro la elekto de la vestoj aŭ ornamaĵoj kiuj plibeligus ilin. Tio estis nova laboro por Cindrulino; ŝi gladis tolaĵon, amelumis manumojn; oni parolis hejme nur pri maniero sin vesti: „Mi metos mian robon el ruĝa veluro, kaj mian punton el Anglujo, diris la unuanaskita. - Mi prenas mian ordinaran jupon, sed plie mian mantelon broditan per oraj floroj kaj mian ĉirkaŭkolon faritan el diamantoj, diris la dua. Oni sendis venigi la plej bonan frizistinon, oni aĉetis muŝojn preparitajn de la plej lerta faristino. Ili petis Cindrulinon, ke ŝi donu sian konsilon, ĉar ŝi havis bonegan guston. Cindrulino konsilis al ili kiel eble plej bone, ŝi eĉ kombis ilin. Dum ŝi kombis, ili diris al ŝi: „Ĉu vi ne estus feliĉa, Cindrulino, iri al la balo? - Ve? fraŭlinoj, vi simple volas moki min, tio ne estas por mi. - Vi estas prava,