Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/45

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

feino elektis unu pro ĝia granda barbo kaj tuŝinte ĝin, aperigis veturigiston, kiu havis la plej belajn lipharojn, kiujn oni iam vidis. Poste, ŝi diris al Cindrulino: „Iru en la ĝardenon, vi trovos ses lacertojn post la verŝilo, alportu ilin al mi.“ La feino ŝanĝis ilin en ses lakeojn kiuj rapide supreniris posten de la kaleŝo. Ili portis ornamitajn vestojn kaj staris kiel se ili farus tion dum sia tuta vivo. Tiam la feino diris: „Nu, jen estas per kio iri al la balo. Ĉu vi estas kontenta? - Jes, sed mi ne povas iri tien, tiel malbone vestita.“ La baptopatrino ŝin tuŝis per la vergeto, kaj samtempe ŝiaj malbelaj vestoj fariĝis ŝtofo ora kaj arĝenta, tute ornamita per brilantaj ŝtonetoj. La feino donis ankoraŭ al Cindrulino paron da pantofloj el vitro, la plej belajn en la mondo.

Kiam ŝi estis tiel bele vestita, ŝi supreniris en la kaleŝon; sed la baptopatrino rekomendis al ŝi, iri returnen antaŭ noktomezo, anoncante al ŝi, ke, se ŝi restos en la balo momenton plie, la kaleŝo refariĝos kukurbo, la ĉevaloj refariĝos musoj, la lakeoj denove fariĝos lacertoj, kaj la belaj vestoj reprenos sian unuan formon. Ŝi promesis kaj foriris tre ĝoja.

Oni diris al la reĝido ke granda princino nekonata venis; li kuris ŝin akcepti, li donis la manon al ŝi kiam ŝi malsupreniris el la kaleŝo kaj ŝin akompanis en la salonon, kie estis la gereĝoj.