Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/46

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tiam fariĝis granda silento; la dancoj haltis, la violonoj plu ne ludis, atente oni rigardis la grandan belecon de tiu nekonata. Oni aŭdis kvazaŭ konfuzan bruon: „Ho! kiel ŝi estas bela!“ Eĉ la maljuna reĝo ŝin admiris kaj mallaŭte diris al la reĝino: „Estas longatempe, ke mi ne vidis tiel belan kaj amindan personon!“ Ĉiuj sinjorinoj ĉirkaŭrigardis ŝian ĉapelon kaj ŝian kostumon por farigi al si similajn vestojn, se ili povos trovi ŝtofojn sufiĉe belajn, kaj laboristojn sufiĉe lertajn.

La reĝido ŝin sidigis en honoran lokon, kaj invitis ŝin por danci. Ŝi dancis belmove, kaj tiom pli oni admiris ŝin. Oni alservis belan manĝeton, la princo nenion manĝis, ĉar li estis tro okupata rigardi ŝin. Ŝi sidiĝis apud siaj fratinoj, ŝi faris al ili multe da ĝentilaĵoj, ŝi donis al ili jen la oranĝojn, jen la citronojn kiujn la princo prezentis al ŝi. La du fratinoj miris, ĉar ili ne rekonis ŝin. Dum ili parolis kune, Cindrulino aŭdis soni la tri kvaronojn de la dekdua horo, tuj ŝi faris riverencon antaŭ la gereĝoj, kaj foriris plej rapide kiel eble.

Kiam ŝi alvenis domen, ŝi dankis sian baptopatrinon kaj diris al ŝi, ke ŝi dezirus multe iri al la balo la sekvantan tagon, ĉar la reĝido tre invitis ŝin. Ŝi rakontis ĉion, kio estis farita en la balo. Fine la du fratinoj revenis kaj frapis la pordon. Cindrulino malfermis tuj: „Kiel vi