Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/47

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

revenas malfrue“, ŝi diris oscedante kaj frotante siajn okulojn, kvazaŭ se ŝi ĵus vekiĝis. Tamen ŝi tute ne bezonis dormi. „Se vi estus veninta al la balo, diris unu el ŝiaj fratinoj, vi vidus la plej belan princinon kiun oni povas vidi; ŝi faris al ni multe da ĝentilaĵoj; ŝi donis al ni oranĝojn kaj citronojn.“ Cindrulino ĝojis kaj demandis la nomon de tiu princino, sed ili respondis: „Neniu ŝin konas, sed mi pensas, ke la reĝido revas pri ŝi kaj donus ĉion en la mondo por scii kiu ŝi estas.“ Cindrulino ridetis kaj diris: „Ĉu ŝi estas do tre bela? mia Dio! Kiel vi estas feliĉaj! Ĉu mi ne povos vidi ŝin? Fraŭlino Ĵavoto, pruntu al mi vian flavan veston kiun vi metas ĉiutage? - Vere, diris fraŭlino Ĵavoto, mi opinias, ke mi estus freneza, se mi pruntus mian veston al tia malbela cindrulino.“

La sekvantan tagon, la du fratinoj iris denove al la balo, kaj Cindrulino ankaŭ, sed pli bone vestita ol la unuan fojon. La reĝido ĉiam restis apud ŝi kaj diris al ŝi multajn agrablaĵojn. La juna fraŭlino ne enuis kaj forgesis la malpermeson faritan de sia baptopatrino, tiamaniere, ke la unua bato de noktomezo sonis, kiam ŝi pensis, ke estas apenaŭ la dekunua horo. Rapide ŝi leviĝis kaj forkuris tiel malpeze kiel cervino.

La princo ŝin sekvis, sed ne povis atingi ŝin. Dum ŝi kuris, unu el ŝiaj vitraj pantofloj falis teren; la princo ĝin relevis kaj ĝin kaŝis. Cindru-