Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/51

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tie; oni timis ke la malmodereco de ŝia ĝojo malsanigos ŝin... La sama feino kiu ĉeestis ĉe la naskiĝo de l’malgranda Riketo kun la Tufo, estis tie kaj ŝi anoncis al la reĝino, ke tiu princineto ne havos spriton, ke ŝi estos tiel malsprita kiel bela... Tio humiligis la reĝinon, sed kelkajn momentojn poste naskiĝis dua filino treege malbela. La reĝino malĝojegis, tiam la feino diris: „Via filino, Sinjorino, ricevos kompenson; ŝi havos tiom da sprito, ke oni ne vidos ŝian malbelecon. - Dio volu tion! diris la reĝino, sed, ĉu ne ekzistas rimedo por doni iom da sprito al la unua kiu estas tiel bela? - Mi faras ĉion por ke vi estu kontenta, Sinjorino, diris la feino, tial mi donacas al ŝi la povon beligi la personon kiu plaĉos al ŝi.“

La du princinoj grandiĝis, iliaj ecoj grandiĝis samtempe. La famo publikigis la belecon de la unuanaskita kaj la spriton de la duanaskita kiu kun ĉiu tago fariĝadis pli malbela dum ŝia fratino fariĝadis plu malsprita. Tiu ĉi estis tiel mallerta, ke ŝi ne povis ordigi kelkajn porcelanajn objektojn sur la rando de kameno, ne disrompante unu; nek trinki glason da akvo, ne disverŝante la duonon sur siajn vestojn, kvankam la beleco estas granda utilaĵo ĉe junulino, tamen la sprito de la duanaskita altiris ĉiujn vizitantojn. Oni admiris la unuan kaj oni miregis aŭdante la agrablajn aferojn kiujn diris la dua.