Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/52

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

La reĝino faris rimarkon al sia filino pri ŝia malspriteco kaj la kompatinda princino pensis, ke ŝi mortos de honto kaj de doloro.

Iam, ŝi iris en arbaron, tie, sola, ŝi ploris sian malfeliĉecon, sed, jen, hometo tre malagrabla, kvankam riĉege vestita, proksimiĝis al ŝi. Li estis la juna princo Riketo kun la Tufo, kiu amegis ŝin laŭ ŝiaj portretoj kiuj trakuris la mondon. Li forlasis sian reĝolandon por havi la plezuron vidi ŝin kaj paroli kun ŝi. Li iris al ŝi kun la tuta ebla ĝentileco kaj respekto kaj faris al ŝi la ordinarajn komplimentojn, sed la melankolia princino nenion respondis. Tiam li vidis la malĝojecon de la princino kaj diris: „Mi ne komprenas, Sinjorino, ke persono tiel bela kiel vi, povu esti ankaŭ malgaja; mi neniam vidis iun kies beleco estu komparebla al la via. - Plaĉas al vi diri tion, Sinjoro, respondis la princino, kaj ŝi haltis tie. - La beleco, rediris Riketo kun la Tufo, estas tia bono, ke ĝi anstataŭas ĉiujn, vi posedas tian bonon kaj mi ne vidas kio povas ĉagreni vin. - Ho! diris la princino, mi volus pli bone esti tiel malagrabla kiel vi, kaj havi spriton ol havi belecon kaj esti malsprita kaj nescianta kiel mi estas. - Ĉar vi deziras spriton, tio estas pruvo ke ĝi ne mankas al vi. - Mi ne scias, diris la princino, sed mi estas naivega, kaj la ĉagrenego kiu mortigas min venas de tio. - Tiam, diris Riketo kun la Tufo, mi facile finigos vian ĉagre-