Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/53

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

non. - Kiel vi povus fari? diris la princino. - Mi havas povon, Sinjorino, diris Riketo, ke mi povas doni tiom da sprito, kiun oni povas havi, al la persono kiun mi amas pleje, ĉar vi estas tiu persono, Sinjorino, se nur vi bone volas esti mia edzino, mi donos al vi tiom da sprito, kiom vi deziras.“ La princino surpriziĝis kaj respondis nenion. „Mi vidas, rediris Riketo, mi vidas ke mia propono vin ĉagrenis, mi ne miros pro tio, kontraŭe mi donas al vi tutan jaron por pripensi.“ La princino en sia naiveco imagis, ke la fino de l’jaro neniam venos, tial ŝi akceptis la proponon faritan al ŝi. Tuj kiam ŝi faris promeson iĝi edzino de Riketo, post unu jaro, en la sama tago, ŝi sentis la ŝanĝon; ŝi trovis nekredeblan facilecon por diri ĉion, kio plaĉis al ŝi, kaj ĝin diri per sprita, facila kaj natura maniero. De tiu momento, ŝi komencis aminduman interparoladon kun Riketo; ŝi babiladis tiel bone, ke Riketo kun la Tufo rizuis ke li donis al ŝi pli da sprito ol li rezervis por si mem. Kiam ŝi revenis en la palacon, la tuta kortego , miris pri tiu subita metamorfozo, ŝi plu ne diris malrespektaĵojn, sed multe da aferoj saĝaj kaj senfine spritaj. La korteganoj ĝojis pri tio; ho ve! La duanaskita ne ĝojis; plu ne havante, kontraŭ sia fratino, la profiton de la sprito, ŝi ŝajnis apud ŝi, tre malagrabla simiino. Kelkfoje la reĝo kondutis laŭ ŝiaj konsiloj aŭ kunmetis la konsilantaron en ŝia