Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/55

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Tufo, ŝi pensis ke ŝi falas teren ĉe la rememoro de tiu promeso... Ŝi faris apenaŭ tridek paŝojn daŭrigante sian promenadon, kiam Riketo kun la Tufo sin prezentis al ŝi, brava, belega, kvazaŭ princo kiu baldaŭ edziĝos: „Vi min vidas, Sinjorino, diris li, fidele plenumi mian parolon, kaj mi tute ne dubas, vidante vin tie ĉi, ke vi tuj faros min la plej feliĉa el la homoj,donante vian manon al mi. - Mi konfesas al vi, sincere, respondis la princino, ke mi ne faris ankoraŭ decidon pri tio. Mi pensas ke mi ne povos ĝin fari tia, kia vi ĝin deziras. - Vi mirigas min, Sinjorino, diris Riketo kun la Tufo. --- Ho, mi kredas, diris la bela princino, kaj certe se mi konus vin kiel brutulon, malspritulon, mi trovus min tre embarasata. Tia homo dirus al mi: Princino, mi havas vian promeson, estas necese ke vi fariĝu mia edzino; sed ĉar tiu al kiu mi parolas, estas viro la plej sprita en la mondo, li trovos racian kaj pravan mian singardecon. Vi scias ke estante malsprita mi ne povis tamen decidi min fariĝi via edzino, kiel nun kiam mi iĝis singardema pri la homoj, mi faru hodiaŭ tian decidon. Se vi pensis serioze edziĝi kun mi, vi estis malprava senigante min de mia malspriteco. - Se homo malsprita, respondis Riketo kun la Tufo, rajte povus, kiel vi ĵus diris, riproĉi vin pri la malplenumo de via parolo, kial vi volas, Sinjorino, ke mi same ne faru pri afero de kiu dependas la