Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/57

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ŝia amanto, pri la diskreteco kaj pri ĉiuj la bonaj ecoj de lia animo, de lia koro; ŝi plu ne vidis la malbelformon de lia vizaĝo. Lia ĝibo ŝajnis al ŝi movo de viro klinita kaj submetita, liaj okuloj strabaj ŝajnis al ŝi brilantaj kaj ĉarmis ŝin; lia dika ruĝa nazo havis por ŝi ion da militista kaj heroa; kvankam li lamis terure, ŝi trovis al li belan mienon.

La princino promesis edziniĝi kun li, kaj li petis la konsenton de l’reĝo, ŝia patro: La reĝo eksciinte ke lia filino tre estimas Riketon kun la Tufo, kiun li konis kiel princon tre saĝan, kun plezuro akceptis lin kiel bofilon.

La morgaŭan tagon la edziĝofesto okazis, kiel Riketo antaŭdiris, kaj laŭ la ordonoj faritaj de li.