Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/59

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

forta ke tiuj malfeliĉaj personoj decidis liberigi sin de siaj infanoj. Vespere kiam tiuj infanoj jam kuŝis, la gearbohakistoj sidis, apud la fajro, kaj disputis. Kun koro premita de doloro, la viro diris: „Vi bone vidas ke ni plu ne povas nutri niajn infanojn; mi ne povus ilin vidi mortintajn de malsato, antaŭ miaj okuloj, kaj mi decidis forkonduki ilin en la arbaron, morgaŭ, por ilin perdi. Tio estos facila, ĉar dum ili sin amuzos per farado de branĉaroj, ni forkuros, ne viditaj. - Ha ! ekkriis la virino, ĉu vi povus forĵeti vi mem viajn infanojn?“ La edzo prezentis al ŝi vane ilian grandegan malriĉecon, ŝi ne povis tion konsenti; ŝi estas malriĉa sed ŝi estas ilia patrino. Tamen, konsiderinte kiel nesuferebla doloro estus vidi ilin morti de malsato, ŝi konsentis kaj kuŝiĝis ploranta.

La malgranda Fingreto ĉion aŭdis kion ili diris, ĉar aŭdinte el sia lito ke ili parolas pri seriozaj aferoj, li sin levis kaj glitis senbrue sub la skabelon de sia patro, por ilin aŭskulti nevidata. Li rekuŝiĝis, sed ne dormis en tiu nokto, pripensante kion li devos fari. Frue matene, li leviĝis kaj iris al la bordo de rivereto, kie li plenigis, per blankaj ŝtonetoj, siajn poŝojn kaj poste revenis domen.

Oni foriris, la malgranda Fingreto nenion diris al siaj fratoj. Oni kondukis ilin ĉiujn en arbaron tiel densan, ke oni sin ne vidis unu la alian,