Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/60

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

interspace de dek paŝoj. La arbohakisto ekhakis lignon kaj liaj infanoj ekkolektis vergaĵojn por fari branĉarojn. La gepatroj, vidante ilin okupitajn, malproksimiĝis iomete kaj poste forkuris tra flanka vojeto.

Kiam tiuj infanoj sin vidis solaj, ili ekkriis kaj ekploris per la tuta forto. La malgranda Fingreto lasis ilin krii, sciante bone tra kia vojo, ili revenos domen; ĉar marŝante, li ĵetis sur la vojon la blankajn ŝtonetojn kiuj estis en liaj poŝoj. Li, do, diris al ili: „Timu nenion, miaj fratoj, niaj gepatroj lasis nin tie ĉi sed mi vin rekondukos hejmen, nur, sekvu min.“ Ili sekvis lin kaj li kondukis ilin ĝis ilia domo per la sama vojo tra kiu ili venis en la arbaron.

Komence ili ne kuraĝis enpaŝi, sed ili sin metis ĉiuj apud la pordon por aŭskulti ĉion, kion diros iliaj gepatroj.

En la momento kiam la gearbohakistoj revenis domen, la sinjoro de l’vilaĝo sendis al ili dek monerojn kiujn li ŝuldis al ili de longe kaj kiun ili plu ne esperis ricevi. Tio redonis al ili la vivon, ĉar la malfeliĉuloj estis mortantaj de malsato. La arbohakisto tuj sendis sian edzinon al la buĉejo, ĉar jam de longe ili ne manĝis viandon.

Ŝi aĉetis trifoje pli da viando ol estis necese por la vespermanĝo de du personoj, kiam ili estis sataj, la virino diris: „Ho ve! kie estas nun miaj karaj infanoj? plezure ili manĝus tion, kio