Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/61

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

restas tie. Vi, Vilhelmo, decidis forĵeti ilin, mi diris al vi jam, ke vi pentos pri tio. Kion ili faras nun en la arbaro; vi estis nehoma forĵetante tiel viajn infanojn. Ho ve! mia Dio, eble, la lupoj ilin jam manĝis.“ La arbohakisto fine malpacienciĝis, ĉar ŝi ĝin rediris pli ol dudek fojojn ke li pentos pri tio. Li minacis bati ŝin se ŝi ne silentus, li sendube havis tiom da ĉagreno kiom lia edzino kaj ŝi rompis al li la kapon per siaj plendoj. Li pensis, kiel la homoj kiuj tre amas la virinojn saĝajn kiuj saĝe parolas, sed trovas ĝenaj tiujn, kiuj parolas ĉiam bone.

La arbohakistino ploregis dirante: „Ho ve! kie estas nun miaj karaj infanoj?“ Ŝi diris tion unu fojon tiel laŭte, ke la infanoj kiuj estis apud la pordo, aŭdinte ŝin, ekkriis ĉiuj kune: „Jen ni estas! jen ni estas!“ Ŝi kuris rapide malfermi la pordon, kaj diris, kisante ilin: „Plezurego estas por mi, revidi vin, karaj infanoj, vi estas sendube tre lacaj kaj vi malsatas. Ho! Peĉjo, kiel vi estas kotumita! venu por ke mi purigu vin.“ Tiu Peĉjo estis la unuanaskita, ŝi tre amegis lin ĉar li estis iom flavruĝeta kiel ŝi estis flavruĝa. Ili sin metis al la tablo kaj manĝis kun apetito. La gepatroj ĝojis, la infanoj rakontis sian teruron en la arbaro, ili parolis preskaŭ ĉiam kune. Tiuj bonaj personoj estis feliĉaj revidante siajn infanojn, sed tiu ĝojo daŭris tiom kiom la dek frankoj daŭris; kiam la mono estis elspezita, ili reen-