Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/62

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

falis en sian unuan ĉagrenon, kaj decidis forlasi la infanojn denove, pli malproksime ol la unuan fojon.

Ili ne povis paroli pri tio, sufiĉe sekrete, por ke la malgranda Fingreto ne aŭdu ilin. Li kredis ke li bone sukcesos kiel la unuan fojon, li leviĝis frue matene por serĉi ŝtonetojn, sed li ne povis ĉar la pordo estis duoble ŝlosita. Li pripensis kion fari, kiam la patrino donis pecon da pano al ĉiu por la matenmanĝo, li subite konsideris ke li povos uzi sian panon anstataŭ ŝtonetoj, dispecigante ĝin tra la vojo kaj li ĝin metis en sian poŝon.

La gepatroj ilin kondukis en lokon la plej densan kaj la plej malhelan de la arbaro, kiam ili estis tie, la gepatroj foriris per malgranda vojeto kaj lasis ilin.

La malgranda Fingreto ne ĉagreniĝis multe pri tio, li kredis ke li facile retrovos sian vojon per la pecetoj de sia pano, kiujn li dissemis ĉien, kie li pasis. Li tre surpriziĝis ne povante retrovi eĉ unu paneron. La birdoj venis kaj manĝis ĉion. Jen, do, ili malĝojiĝis, ĉar ju pli ili vagis, des pli ili interniĝis en la arbaron. La nokto venis kaj ekblovis ventego kiu teruregis ilin. Ŝajnis al ili ke ili aŭdas la blekegojn de l’lupoj el ĉiuj flankoj,kiuj venis por manĝi ilin. Ili preskaŭ ne kuraĝis paroli inter si, nek turni la kapon. Pluvego venis kiu penetris ilin ĝis la ostoj; ili glitis,