Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/63

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

falis en la koton kaj sin relevis tute kotaj, ne scianta kie purigi siajn malpurajn manojn. La malgranda Fingreto supreniris arbon, esperante ke li eltrovos ion; turninte la kapon flanken, li vidis lumeton kvazaŭ kandelo, tre malproksime,trans la arbaro. Li malsupreniris kaj plu vidis nenion, tamen marŝinte kelkan tempon kun siaj fratoj, li ekvidis la lumeton; ili fine alvenis al la domo kie estis tiu kandelo, ne sen multaj teruroj, ĉar ofte ili ĉesis vidi ĝin tiam, kiam ili malsupreniris en ian kavon. Ili frapis la pordon, bona virino malfermis, ŝi demandis kion ili volas. La malgranda Fingreto diris al ŝi: „Ni estas malfeliĉaj infanoj perditaj en arbaro, ni petas vin, ke vi donu al ni almoze kuŝejon.“ Tiu virino vidante ilin tiel beletaj, ekploris kaj diris: „Ho ve! kompatindaj infanoj, kien vi venis? Ĉu vi do ne scias, ke ĝi estas la domo de Lupohomo kiu manĝas la infanetojn? - Ho ve! sinjorino, respondis la malgranda Fingreto, kiu tremis fortege kiel liaj fratoj, kion ni faros? estas certe ke la lupoj manĝos nin dum la nokto, se vi ne havos la bonecon loĝigi nin ĉe vi, tial ni preferas vere ke via sinjoro manĝu nin; li kompatos eble, se vi volas petegi lin pri ni.“ La edzino de Lupohomo esperis ke ŝi povos ilin kaŝi ĝis la morgaŭa mateno, ŝi lasis ilin eniri kaj ilin kondukis varmigi sin apud bona fajro, ĉar antaŭ la fajro estis rostilo kun ŝafo por la manĝado de l’Lupo-