Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/66

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

infanojn, la saman vesperon; li leviĝis nokte, prenis sian kufon kaj la kufojn de siaj fratoj, li iris senbrue meti ilin sur la kapojn de la sep filinoj de la Lupohomo, demetante iliajn kronojn kaj metante ilin sur la kapojn de siaj fratoj kaj sur la sian por ke la Lupohomo pensu ke ili estas liaj filinoj, kaj prenis siajn filinojn por la knabetoj kiujn li volis mortigi.

La afero bone sukcesis, kiam la Lupohomo vekiĝis noktomeze, li bedaŭris ke li prokrastis ĝis la sekvanta tago tion, kion li povis fari la hieraŭan tagon. Subite li sin ĵetis el la lito, kaj prenis sian tranĉilegon: „Mi iru vidi, li diris, kiel fartas niaj bubetoj, ni ne ŝanceliĝu.“ Li supreniris palpante al la ĉambro de siaj filinoj, li proksimiĝis al la lito kie estis la knabetoj, kiuj dormis ĉiuj, krom la malgranda Fingreto. Tiu ĉi havis grandan teruron kiam li sentis la manon de la Lupohomo kiu palpis lian kapon kiel ankaŭ la kapojn de liaj fratoj. La Lupohomo sentis la orajn kronojn, kaj diris: „Vere, mi tuj farus belan laboron, mi vidas bone ke mi tro trinkis hieraŭ vespere.“ Li iris al la lito de siaj filinoj, li tuŝis la kufojn de la knabetoj: „Ha! li diris, jen ili estas, ni laboru kuraĝe.“ Dirante tiujn vortojn, li tranĉis senbalanciĝe la gorĝon al siaj sep filinoj. Treege kontenta pri tiu bela ago, li iris rekuŝiĝi apud sia edzino.

Tuj kiam la malgranda Fingreto aŭdis ke la