Paĝo:Perrault - Rakontoj pri Feinoj, 1905, Sarpy.pdf/67

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Lupohomo ronkas, li vekis siajn fratojn, kaj diris al ili: „Vestu vin rapide kaj sekvu min.“ Ili malsupreniris senbrue en la ĝardenon kaj saltis trans la murojn. Ili kuris dum preskaŭ la tuta nokto, ĉiam tremante kaj ne sciante kien ili iros.

La Lupohomo vekiĝis kaj diris al sia edzino: „Iru supren vesti la knabojn de hieraŭ vespere.“ Lia edzino miris pri la boneco de sia edzo, tute ne komprenante kiamaniere li volis ke ŝi vestu ilin. Ŝi supreniris kaj surpriziĝis kiam ŝi ekvidis siajn sep filinojn buĉitaj kaj banantaj sin en malfluida sango. Ŝi svenis.

La Lupohomo timis ke lia edzino pasigas tro longan tempon por fari laboron kiun li ĵus ordonis al ŝi, li supreniris por helpi ŝin. Li ekmiris tiom same kiel lia edzino, vidante tiun teruran vidaĵon: „Ho! kion mi faris? ekkriis li. Ha! petoluloj! vi tion pagos al mi kaj tuj.“ Li verŝis plenpoton da akvo sur la vizaĝon de sia edzino, kaj kiam ŝi rekonsciiĝis, li diris al ŝi: „Donu al mi miajn botojn de sep mejloj por ke mi kaptu ilin.“ Li foriris en la kamparon, kaj kurinte ĉiuflanken li eniris fine en la vojon kie marŝis la malfeliĉaj infanoj, ili estis nur cent paŝojn de la domo de ilia patro. Ili vidis la Lupohomon kiu paŝegis de monto al monto kaj transiris riverojn tiel facile kiel mallarĝan rivereton. Fine la malgranda Fingreto vidis kavan ŝtonegon, li kaŝis siajn ses fratojn, kaj sin metis tien ankaŭ, rigar-